Pri la vivo kaj verkaro de Alexandre Deulofeu.
Post multe da tempo de pripenso, nur la afabla insisto de Brauli Tamarit sukcesis ke mi kuraĝas skribi ĉi tiujn komentariojn. Estas certe, aliflanke, ke la stimulaj teorioj de Deulofeu pri la cikla evoluo de la imperioj kaj civilizacioj kaj ĉefe lia ekzemplo-dona / imitinda, sindona kaj engaĝita vivo, instigas diskonigi tiel kompletan personon.
Miaj historiokonoj estas tre limigitaj por povi realigi / plenumi laŭ taŭga maniero ĉi tiun laboron, sed min rezultis tre alloga ke, (anstataŭ) tiel kiel la plimulto da historiistoj nin klarigas (la faktojn) kiel ili kredas ke ili okazis kaj ilian vidon de la kaŭzoj, Deulofeu nin klarigas, laŭ matematika formo, kiel estos la estonto, tamen ne laŭ determinisma formo sed tiele ke klarigante la procezon ni povas interveni por eviti la detruajn konsekvencojn kiujn ni jam suferis en la pasintaj okazaĵoj.
Deulofeu nin klarigas ke, en la historio, la imperioj havas daŭron inter kvin kaj ses jarcentoj kaj la nepra paŝo de unu al la alia fariĝas per militoj, morto kaj detruo, sed ni povas atingi per nia inteligento, ke la paso al la venonta imperio povu esti paca kaj demokratia. Antaŭvidi la diseriĝon aŭ la kolapson de potenca nacio kiel jam antaŭvidis Deulofeu pri Sovetio, povas ŝpari multajn vivojn kaj malfeliĉojn.
Ĝis nun ĉi tiuj teorioj povis esti pli-malpli interesaj sed, ekde la atoma bombo, se ni ne faras ĉi tiujn ŝanĝojn laŭ saĝa maniero, ni povas estingiĝi kiel homa speco. La akumulado de atoma, kemia kaj biologia armilaro devigas nin esti ekstreme singardaj en la sociaj ŝanĝoj ĉar, kiel ili klarigas nin la spertaj, la danĝero pri nuklea holokaŭsto estas ĉiutage plej granda.
Sed la teorioj estas nur teorioj kaj la bibliotekoj estas farĉitaj de libroj kiuj parolas pri kiel pliboniĝi. Jam de antaŭ jarmiloj oni nin klarigas ĉi tiun principon de saĝo tiom saĝa kaj grava kiom malmulte praktikita, «ne faru al la aliaj kion vi ne volas ke oni faru al vi». Estas la praktiko, la vivo kaj ne la teorio, kio al ni faras homojn kaj en ĉi tiu senco Deulofeu estas granda majstro.
Ne ĉiuj sin vidas/sentas devigitaj de la cirkonstancoj, elekti inter esti herooj aŭ krimuloj, sed en kiun tio alfalas, oni vidas en li la veran valoron de la homo. Al Deulofeu-on alfalis esti provizora urbestro, de respublika ideologio, de la urbo Figueres kiam la ribelanta puĉo de la kriminala Franco. Li uzis sian povon por savi minacitaj vivojn pro aparteni al dekstrularo. Neniu teorio pravigas la buĉadon, kaj la justico kaj la revenĝo estas nekongruaj. Li riskis sian vivon pro defendi tiujn de la aliaj kaj ĉi tie oni vidas lian grandegan moralan valoron. Kiu savas unu vivon, tiu savas la homaron, laŭ diras la proverbo. Deulofeu ne nur al ni klarigas la originon de la romaniko en Katalunio kaj la estonto kiu atendas nin sed, krome, li al ni donis superban ekzemplon de vivo. Pro tio estas tre necese diskonigi lin.
Tre fortan brakumon,
Pepe Beúnza. Militrifuzanto en 1971.
Caldes de Montbui, merkredon, la 29an de julio 2009.