La Vanguardia. Mardo, 15a de novembro 1966. Paĝo 49.
Vojaĝo tra «l’Empordà» (Epilogo).
Sant Pere de Roda (I).
Dediĉo.
«Iru ĉi tiu lasta ĉapitro de nia vojaĝo tra l’Empordà speciale dediĉita al ĉiuj homoj el Empordà –kiuj pli aŭ malpli proksime– troviĝas for de sia lando».
Jm. S.
L’Empordà estas teritorio ege riĉa en historiaj restaĵoj. Inter la plej valoraj elstaras pro ilia graveco, unualoke, la malnovaj ŝtonoj de la greko-romia Empúries, mirindaĵo situita meze de la Roses-golfo kaj larĝega enirejo tra kiu alfiksiĝis al la Iberia haŭto, la kulturajn trajtojn de la klasika antikveco.
Elstaras dualoke kaj laŭ simila graveco, la romanika monaĥejo de Sant Pere de Roda, kiu situas en la suda flanko de la monteto Verdera ŝirmata de la sudokcidenta vento sed je la kaprico de la norda vento.
La eksterordinara graveco de tiu konstruaĵo-nuntempe ruinigita sed en rekonstrua proceso-estas ene de la universala panoramo de la romanika arto, sendiskuta valoro.
Kaj la homo kiu ĉe ni plej profunde studis la katalunan romanikon ambaŭflanke de la pirenea baraĵo estis iu simpatia apotekisto el Figueres, nome Alexandre Deulofeu.
Antaŭ kelkaj tagoj mi havis la ĝojon –autentan pro diversaj kaŭzoj– konversacii kun li dum kelkaj horoj en la postbutiko de lia apoteko en Figueres kaj li montriĝis pasia pri la historia matematiko. Estas kvazaŭ iu Toynbee aŭ iu Spengler aperinta en l’Empordà. Pri tiu temo li publikigis kelkajn librojn. Tamen, la famon kaj renomon li ricevis kiam li disvastigis ĉiudirekten sian teorion –poste tiom diskutita– ke l’Empordà estas la lulilo de la universala romanika arto.
Laŭ lia propra klarigo al mi, la fondiĝo de San Pere de Roda, okazis meze de la sepa jarcento laŭ decido de la Papo Bonifacio 4ª, kiu antaŭ la invado-risko de Romo fare de la kaldeanoj por eviti la profanadon de la restaĵoj de la apostoloj Petro kaj Paŭlo, kaj post la kunvoko de koncilio, ordonis ke parto de la restaĵoj de la unua Papo –ĝuste la kapon kaj la dekstran brakon– oni forprenu el la Eterna Urbo kaj sendu perŝipe «al la sudokcidentaj partoj de Gal.lio», por ke ili tie bone kaŝitaj, estus ŝirmitaj de eventuala profanado.
Oni povas legi en la «Universala Kroniko de la Kataluna Principejo» fare de la historiisto Jeroni Pujades, ke Bonifacio kvara, prenis mem la restaĵojn de la Apostolo, kune kun aliaj, kaj oni kondukis ilin laŭ solena procesio, ĝis la ŝipo kiu laŭlonge de la rivero Tiber, transportis ilin ĝis la geografia punkto eledktita, kiel la plej sekura kaŝejo: «Per tia ordono Ĉiopova Dio, ili bonŝancis kaj la orienta vento portis ilin al la orientaj partoj de Hispanio, tie kie finiĝas la Pireneoj kaj la haveno Armen Rodas».
Laŭ Alexandre Deulofeu, la klerikoj kaj laikoj kiuj akompanis la menciitajn restaĵojn trovis –en montara loko, kie nun staras la monaĥejo, kavernon kiu ŝajnis taŭga por kaŝi la restaĵojn de la Apostolo kaj decidis tion fari. Post kelka tempo, kiam la riksko de profanado ne ekzistis, la klerikoj revenis al la monteto kaj ne sukcesis trovi –eble pro kreskado de la vegetaĵoj– la kavernon kie ili kaŝis la restaĵojn de la Unua Papo «Kaj ili restis tie ĝis la morto, escepte de unu aŭ du kiuj revenis al Romo».
Tiam, laŭ opinio de sinjoro Deulofeu, ankoraŭ sub la regado de Bonifacio Kvara, oni ekkonstruis tie, en loko kie supozeble troviĝis la malaperinta kaverno, tion kio fariĝos la plej mirinda romanika monaĥejo ĉe ni.
Tiuj historiaj informoj-grandparte eltiritaj de la fama historiisto César Boronio-la fakto ke tiom da kronikistoj skribis pri la solena adiaŭo de la restaĵoj de la Apostolo ĉe la bordo de rivero Tiber, sed ne de ilia redono al la Eterna Urbo, la koncesio de la samaj prerogativoj por Sant Pere de Roda kaj por Sant Pere del Vaticà, kaj laste, la dubinda rezulto de la esploroj, kiujn postulis la Papo Pius 12a ĉe la Vatikanaj kriptoj, instigis s-ron Deulofeu pensi ke la restaĵoj de la Apostolo ankoraŭ troviĝas sub tero de Empordà. Li estas firme konvinkita pri tio.
La monaĥejo de ekstere ŝajnas malnova feŭda kastelo, tiom pro ĝiaj grandaj mezuroj, kiom pro ĝia abundo de turoj kun kreneloj ĉe maldekstre kaj dekstre de la frontispico. La preĝejo, laŭ informoj de la geografo kaj historiisto Botet i Sisó, estas de la 10a jarcento aŭ komence de la 11a. Konstruaĵo laŭ latina kruco, havas tri navojn tre altajn kaj mallarĝajn, transepton kaj absidon. La centran navon subtenas diversaj pilastroj de kie staras tri kolonoj kun la koncernaj abakoj kaj kapiteloj. Tiuj lastaj estas preskaŭ ĉiuj el korintika stilo kaj ŝajnas ke ilin oni eltiris el antikva pagana templo tre grava dediĉita al Venera, sur kiu oni konstruis la menciitan monaĥejon. La templo komunikis kun la klostro per ŝtuparo. Nuntempe restas nenio de la klostro. Ankaŭ ne de la aliaj dependaĵoj. Ĉio estis disrabita kaj ŝtelita ekde la napoleona invado. Nuntempe multaj de ĝiaj valoraj ŝtonoj eĉ la restaĵoj de ĝia biblioteko kaj de la konventa arkivo, bedaŭrinde riĉigas multajn privatajn kolektojn. Kiel dirite de fama nialanda verkisto, la komisiono kiu nun prizorgas pri la restarigo de la monumento kontraktis gardiston por protekti ĝin, nun kiam estas nenio por protekti.
La monaĥejo estis eksterordinare protektita dum karolida epoko. Tiam ĝi akiris sian sendependan ĉarton.Pro la speciala sindediĉo kiun ĝi ricevis de la Papoj, de la Empúries-grafoj kaj de aliaj enlandaj potencaj magnatoj, ĝi fariĝis unu el la monaĥejoj plej riĉaj kaj splendaj el Eŭropo.
Josepmiquel Servià.
(Fotografajoj: Reinaldo Serrat).