A sample text widget

Etiam pulvinar consectetur dolor sed malesuada. Ut convallis euismod dolor nec pretium. Nunc ut tristique massa.

Nam sodales mi vitae dolor ullamcorper et vulputate enim accumsan. Morbi orci magna, tincidunt vitae molestie nec, molestie at mi. Nulla nulla lorem, suscipit in posuere in, interdum non magna.

Profeto en sia urbeto.

Alexandre Deulofeu. La matematica de la historia.

Avui. Merkredo, 11a de januaro 2006. Katalunio. Kultura suplemento. Adolf Beltran.

Eseo.

Alexandre Deulofeu. La matemàtica de la història (La matematiko de la historio).

Juli Gutièrrez.

Libroj de Index. Barcelono 2005.

Profeto en sia urbeto.

Adolf Beltran.

En siaj distraj memoraĵoj, verkitaj de Artur Bladé, la filozofo, humuristo kaj verkisto Francesc Pujols, ekzilita en Montpeller, defendis la profeton de la pozitivismo, Auguste Comte, de la atakoj de ĵurnalo, kiu kritikis lin kiel «konstantan neŭrozulon kaj intermitan frenezulon». «Spite al siaj frenezaj eksplodoj, estis genio, kaj kiel tia, ofte deliris». Pujols aludas, kiel dirite, al Comte, naskita en Montpeller, tamen li povus paroli pri si mem kiel ekzemplo de delira genio. Kaj same de Alexandre Deulofeu (1903-1978) el la Empordà-regioneto, lia babil-ronda kolego, apotekisto, kemiisto, respublika politikisto kaj «prihistoria matematikisto». Ni povas imagi ambaŭ en la ekzilo, ĉe la misfortuno, kun tiom da sampatrianoj, kiuj reciproke damaĝis unu la alian: Pujols pripensante la universalan katalunan sciencon; kaj Deulofeu, traserĉante la formulon klariganta por ĉiam la homan historion. Ambaŭ kun afero olimpika kaj titana kaj samtempe kortuŝa, pro la diferenco inter ilia celo kaj ilia atingo. Pri Deulofeu, kion oni savis de liaj teorioj? Se ni konsentas pri la respondo de la plimulto de la akademiaj historiistoj, estas neniu dubo: la matematiko de la historio estas pura deliro. Se ni konsentas kun lia nepo Juli Gutièrrez, kiu nun celas resumi «La matematiko de la historio» temas pri decida verko por la irado de la homaro kaj de aŭtoro, kiu estas, mallonge dirite, genio malofta dum la 20a jarcento.

En Katalunio, kiel filozofo de la historio aŭ makrohistoriisto, Deulofeu estas stranga gravulo. Ni devas retroiri por trovi tiujn, kiuj submetis etalone la homan historion, de Agusti d´Hipona kaj Vico, ĝis, Marx kaj Spengler, inter tiuj kiuj konsideras ke la historio progresas kaj tiuj kiuj kredas pri iro kaj reveno de epokoj inter kresko kaj dekadenco: la liniaj kaj la ciklaj. Deulofeu troviĝas inter la lastaj. Neniu el ili superis lin provi minimumigi la enorman homan diversecon je muldilo, ŝablono, grafikaĵo.

Ĉiu civilizacio laŭ lia kalkulo daŭras ekzakte 5.100 jaroj, dividitaj je tri samaj fazoj: formado, matureco kaj dekadenco. Ĉiu fazo trairas du ciklojn: tiun de demografia fragmentiĝo kaj tiun de imperia unuiĝo. Ne gravas ĉu temas pri civilizacio ĉina, hindia, egipta, klasika aŭ okcidenta: ĉiu ciklo identas. Kiel ekzemplo, ĉiu imperio de komence estas federaciisma, fariĝas absolutisma, suferas militan malvenkon, renaskiĝas kaj atingas la zeniton, defalas kaj diseriĝas. Entute 550 jaroj. Kial tio? Pro la sama pravigo ke homa embrio, post naŭmonata gravedo, puŝas eksteren, kaj nun kaj antaŭ mil jaroj. La historio ne progresas diras Deulofeu: baskulas. Dum tiuj osciladoj estas momentoj pli aŭ malpli brilaj: Katalunio fariĝis la lulilo de la eŭropa kulturo, la origino mem de la romanika arto… La centro de la mondo, kiu laŭ Dalí situis en Perpinyà kaj Fages de Climent en Vila-sacra, laŭ Deulofeu situis en la ebenaĵoj de Empordà kaj de Rosselló.

La pitagora manio de Deulofeu estas la plej delira de liaj teorioj kaj ankaŭ la plej brila, ĉar ĝian diskonigon oni prezentas kvazaŭ orakolo. Kiel profeto, Deulofeu estas ja io nekutima; li ne sin kaŝas per malklaraj versoj kiel Nostradamus, laŭ tiu aŭ alia ekzegezisto, same povas esti bovo aŭ bovino… Tute malsame, li klarigas per klara prozo kaj per tiom da precizo ke la leganto restas mirigita. Se ĉiuj imperioj daŭras 550 jaroj, la hispanan oni devas kalkuli ekde 1479, kun la surtronigo de la Katolikaj Gereĝoj, la dato de ĝia neevitebla disfalo estos 2029. Hispanio dissolviĝos «kiel suker-frandaĵo» skribas Juli Gutièrrez, kiu montras egan emon por la profeta inklino de la avo Deulofeu. Katalunio fariĝos provinco de la 4a Reich, Anglio kaj Francio frakasiĝos, Usono suferos revolucion, Ĉinio katastrofon…

La perplekso de la leganto kreskas ĝis la stuporo kiam li informiĝas ke dum la kvardekaj jaroj Deulofeu aŭguris la disfalon de la URSS kaj ke Germanio denove unuiĝos fine de la 20a jarcento…! Dio kreis lin, kaj Dio lin informas ke Germanio estos nevenkebla «moke diris Fages de Climent. Pla perdis la paciencon kun la apotekisto de Figueres» kaj moknomis lin simplulo. Ene de siaj postbutiko aŭ kampara domo kun oftaj vojaĝoj tra Eŭropo, Deulofeu daŭrigis sian monumentan verkon, kun la espero ke la potenculoj iam lernu la historiajn leĝojn. Li ne bezonis legi la ĵurnalon: oni diras ke li jam antaŭsciis pri kiuj novaĵoj ĝi raportos.