A sample text widget

Etiam pulvinar consectetur dolor sed malesuada. Ut convallis euismod dolor nec pretium. Nunc ut tristique massa.

Nam sodales mi vitae dolor ullamcorper et vulputate enim accumsan. Morbi orci magna, tincidunt vitae molestie nec, molestie at mi. Nulla nulla lorem, suscipit in posuere in, interdum non magna.

La nesolvitaj defioj de Alexandre Deulofeu kaj ĝiaj solvoj laŭ Agustí Chalaux.

La nesolvitaj defioj de Alexandre Deulofeu kaj ĝiaj solvoj laŭ Agustí Chalaux.

«Tiam la lamuloj eksaltos kiel cervo

kaj la lango de mutulo ekkantos;

ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo

kaj en la stepo riveroj.

Kaj la fantoma lago fariĝos reala,

kaj la tero senakva fariĝos fonto de akvo».

(Jesaja 35, 6-7).

Prezento.

En tiu ĉi artikolo, Brauli Tamarit invitas nin koni du universalajn katalunojn de la 20a jarcento apenaŭ konatajn, ĉar ili kuraĝis pridubi la «politike ĝustan» pensamanieron. Sed la aŭtoro ne nur enkondukas nin al iliaj malkovrindaj biografioj kaj al iliaj heterodoksaj teorioj, li ankaŭ strebas komprenigi la rilaton inter la demandoj kaj la respondoj kiujn ili formulis.

En momento de tutmonda krizo, kiam bankrotis ĉiuj modeloj de la 20a jarcento, ni ne havas referencpunkton por kompreni historion sen orientiĝo kaj mankas politiko kapabla regi la organizaĵojn kiuj elprofitas por siaj propraj interesoj. La legado de la anima kaj intelekta aventuro de Deulofeu kaj de Chalaux malfermas al ni la demandon ĉu plu validas la gvidlinioj sur kiuj baziĝis nia kolektiva pensado pri historio, pri politiko kaj pri ekonomio. Ĝi montras al ni la bezonon preterrigardi kaj formuli novajn modelojn, kaj ne resti kaptitaj de la senŝanca ĉiutaga politiko.

Martí Olivella.

La defendo de la paco far Alexandre Deulofeu dum la hispana milito de 1936-1939.

Alexandre Deulofeu (1903-1978) estis homo plurkapabla: apotekisto, kemiisto, politikisto, filozofo de la historio, muzikisto, eksperimenta kamparano, masonisto kaj poeto. Li ellaboris ciklan teorion pri imperiismoj1 kaj civilizoj, kiun lia amiko Francesc Pujols nomis La Matematiko de la Historio.

Alexandre Deulofeu (1903-1978).
Alexandre Deulofeu (1903-1978).

Jam antaŭ la eklaboro pri tiu teorio, Deulofeu estis homo dediĉita al la paco kaj al la interkompreno inter homoj el malsamaj etnoj kaj ideologioj.

Deulofeu, estante maldekstrulo, respublikano kaj katalunisto, skribis artikolojn por la gazeto L’Empordà Federal (Federacia Empordà), eldonita en la urbo Figueres, kio kaŭzis polemikojn kun siaj politikaj kontraŭuloj, iliaflanke kunlaborantoj de la alia gazeto de Figueres, La Veu de l’Empordà (La Voĉo de Empordà).

Li estis elektita magistratano por la urbo Figueres per la partio E.R.C. (Respublika Maldekstro de Katalunio) kaj, en la momento de la militista ribelo de julio 1936a, kaŭze de vojaĝo de la urbestro al Barcelono por prelego, li estis nomumita provizora urbestro2.

En sia nova posteno li sukcesis eviti ke la armita popolo fidela al la respubliko alfrontu la ŝancelemajn militistojn de la Kastelo de Figueres3. Li evitis ankaŭ la prirabadon kaj detruon de religiaj konstruaĵoj kaj artverkoj4, kaj samtempe li permesis al siaj politikaj kontraŭuloj la fuĝon al Francio. Li antaŭenpuŝis la Comitè de l’Escola Nova Unificada (Komitato de la Nova Unuigita Lernejaro), kiu disvolvigis fekundan laboron, poste nuligita pro la daŭrigo de la milito5.

Post tio, la magistrato de Figueres6 restariĝis. Kiel magistratano li partoprenis en la transformo de la Escola d’Arts i Oficis (Lernejo pri Artoj kaj Metioj) al Escola de Treball7 (Lernejo pri Laboro). Dum la okazaĵoj de la 3a de marto de 1937, li revenis al la urbestra posteno, kie li strebis enordigi la municipajn financojn8. Poste li rezignis urbestri kaj fariĝis Konsilanto pri Kulturo9. En septembro 1938a li estis mobilizita kiel sanitaran militiston10. Pro la malvenko de la respublikanoj, la 5an de februaro 1939a li ekziliĝis, lasante al sia edzino en Figueres, la prizorgon de la familia apoteko kaj de iliaj du filinoj11.

Atinginte la ekzilejon, li estis kondukata al homkoncentrejo de Perpinjano, kie li suferis la malfacilaĵojn de la katalunaj kaj hispanaj respublikanoj en Francio12. Unu el la homoj kun kiu li kutime polemikis gazete kaj kiun li, estante urbestro de Figueres, helpis fuĝi al Francio –pastro Barceló, majorkano kaj poeto– reciprokis al li kaj aliaj kamaradoj la favoron, faciligante ilian liberiĝon13.

La cikla teorio de Alexandre Deulofeu.

Alexandre Deulofeu, influita de Oswald Spengler kaj Arnold Toynbee, komencis konturi sian ciklan teorion en sia unua libro Catalunya i la Europa futura (Katalunio kaj la futura Eŭropo), eldonita en 1934 kun enkonduko de Antoni Rovira i Virgili.

Tamen estis dum la ekzila periodo kiam li perfektigis sian teorion per pligranda precizemo kaj, je lia reveno el Francio, li decidis krei sian propran eldonejon, Editorial Emporitana, tra kiu li publikigis sian kompletan teorion aplikeblan al la homa historio.

Alexandre Deulofeu egaligas la historiajn ciklojn kun la naturaj cikloj de la vivestaĵoj. Laŭ li, la civilizoj aŭ kulturoj travivas ĝis tri ciklojn el proksimume 1.700-jara longeco. Tiuj cikloj influas ĉiujn aspektojn de la homa vivo: arto, filozofio, scienco, politiko, ekonomio, religio, ktp.14.

Ĉiu ciklo de civilizo aŭ kulturo komenciĝas per fazo nomata de demokratia fragmentiĝo, ĝi daŭras ĉirkaŭ ses kaj duono jarcentojn, en tiu fazo la politika potenco estas disdividita laŭ etaj centroj sed permesantaj maksimuman kreadon en arto, filozofio kaj scienco15. Post tio alvenas la fazo nomata de granda unuigo, kiu daŭras ĉirkaŭ dek kaj duono jarcentojn, dum kiu ne plu estas nova kreado sed en kiu la antaŭa kreado disvastiĝas tra la tuta teritorio okupata de tiu kulturo. Ĉe la fino de la ciklo, la popoloj volonte rezignas pri ĉiu ajn manifestiĝo de la spirito.

La transformoj okazantaj tra diversaj etapoj ofte sekvas oscilantan procezon en kiu, grandaj progresoj alterniĝas kun iomaj retroiroj. Deulofeu nomis tion Leĝo de la du paŝojn antaŭen kaj unu paŝon malantaŭen16.

El la ĝis tri cikloj de 1.700 jaroj traviveblaj de iu civilizo aŭ kulturo, la unua karakteriziĝas per la imitado de la antaŭa kulturo. La dua ciklo prezentas la plenecon, kie manifestiĝas la vera personeco de la koncerna kulturo. Fine, ĉe la tria ciklo, venas la imitado de la arto, la filozofio kaj la scienco de la du antaŭaj cikloj kaj, post tio, oni tute forgesas ĉion verkitan de la antaŭaj generacioj17.

Laŭlonge de tiuj civilizaj cikloj aperas la diversaj imperiismoj regantaj proksimume inter kvin kaj ses jarcentojn. Tiuj imperiismoj komenciĝas per federacia fazo18, al kio sekvas deprimo, poste aperas agresema fazo nomata absolutisma, la milita malvenko, la fazo plene konservativa kaj, ĉe la fino, la dissplitiĝo kaj la morto19.

La plenumitaj profetaĵoj de Alexandre Deulofeu.

Dum la ellaborado de sia teorio, li ankaŭ diskonigis serion de profetaĵoj kiuj ne fontis el revelacioj aŭ paranormalaj povoj sed estis bazitaj sur sia teorio mem.

Jam dum la ekzilotempo, Alexandre Deulofeu montris sian opinion ke Germanio, malgraŭ ĝia agresema potenco, finiĝos venkita en la dua mondmilito.

Sed post la fino de la milito, li anoncis ke, post dek jaroj, la venkita Germanio fariĝos gvidanto de Eŭropo, dum la franca kaj angla imperiismoj travivos dekadencon20.

En sia libro La pau al món per la matemàtica de la història (La paco en la mondo per la matematiko de la historio), Deulofeu aldonis la aŭguron laŭ kiu, ĉirkaŭ la jaro 2000, Sovetunio droniĝos21, dum en la sama tempo la du Germanioj reunuiĝos.

La defendo de la paco far Alexandre Deulofeu dum la malvarma milito.

Konscia pri tio, ke Usono povintus kredi al sia propra propagando kaj transformi la malvarman militon kun Sovetunio al «varma», Alexandre Deulofeu sukcesis konvinki venezuelan brigadgeneralon de la NATO, Victor José Fernández Bolivar, ke li diskonigu la deulofeuan teorion en tiu organizo, kun la celo konvinki la okcidentan blokon ke la malamiko falos sen ajna batalo.

Rezulte de tiu klopodo, la menciita generalo publikigis, inter 1962 kaj 1964, iun tezon ĉe la Supera Militlernejo de Parizo, parte bazitan sur la teorioj de Alexandre Deulofeu. La libro enhavanta tiun tezon estis konsiderita kiel konsultinda teksto en organizaĵoj kiel la Kolegio pri Defendo de la NATO22.

Kune, la du homoj kontribuis por ke la homaro preteriru la finon de Sovetunion, kiu, laŭ Deulofeu, estis la daŭrigo de la cara imperiismo.

La plenumotaj profetaĵoj de Alexandre Deulofeu.

Alexandre Deulofeu diskonigis aliajn profetaĵojn, bazitajn sur sia cikla teorio.

Tiu kiu povas pli tragike efiki sur la homaro, pro la nombro de koncernitoj, estas la krizo en kiu povas fali Ĉinio.

En sia unua libro kun la plej longa versio de La Matemàtica de la Història23 li avertas:

«(…) en ĉi lastaj jaroj, ni vidis per fulma rapideco droni ĉiuj fortoj sub la domino de nova supera centro kiu, en sia unua agresa kampanjo atingis la konkeron kaj la unuigon de Ĉinio kaj daŭrigas la kampanjon sur Koreio kaj Hindoĉinio».

En la antaŭparolo de sia resuma libro La Matemàtica de la Història de la jaro 1951, paĝo 30a, li asertas:

«Rilate al Azio, la ĉina imperio daŭrigos sian imponan kreskadon. Ĝi alprenos ĉiujn rusajn posedaĵojn de Azio kaj nur devos alfronti ununuran koloson, nome la niponan imperion kiu, same kiel la germana, nun eniras periodon de imperia pleneco».

En la naŭa libro de la pli ampleksa versio de La Matemàtica de la Història24, Alexandre Deulofeu priskribas iajn supozatajn profetaĵojn kiuj koincidas kun kelkaj el la Granda Piramido kaj el la Biblio sur kiuj li realigas komparojn surbaze de sia teorio. Tiu ĉi naŭa libro devintus esti publikigita iom post lia morto, en la jaro 1978 sed la eldono estis prokrastita ĝis 2005.

Ĉe la paĝo 193 de tiu naŭa libro ampleksigita pri la Matemàtica, Deulofeu memorigas nin ke la ĉina kulturo troviĝas ĉe la fino de sia tria ciklo sed ke, iu nova ĉina imperiismo komencis sian agreseman proceson kaj, post reunuigi la tutan Ĉinion, ĝi minacas preterkreski kaj atingi Israelon kaj la Mortan Maron. Rezulto de tiu preterkresko estiĝus detrua kunfrontiĝo inter Germanio, protektanto de Eŭropo, kaj tiu imperiisma ĉina centro.

Ankaŭ Juli Gutiérrez Deulofeu, nepo kaj defendanto de sia ava pensaro, avertas nin pri tiu danĝero en sia libro Alexandre Deulofeu. La Matemàtica de la Història25.

Ĉe la paĝo 136, Juli Gutiérrez citas la sociologinon Valerie Hudson, kiu kalkulis ke, se la aferoj daŭras kiel ĝis nun, en la jaro 2020 en Ĉinio estos pli lo 40 milionoj da viroj sen partnero kaj tio generos perfortemon, deliktadon kaj organizitan krimadon.

En la paĝo 137 oni priskribas informon pri la interna situacio de Ĉinio:

«La analizistoj kalkulis je pli lo 200.000 la laborkonfliktoj okazantaj disde la fino de la naŭdekaj jaroj. Tiuj laborkonfliktoj pligraviĝas en la sama mezuro en kiu kreskas la diferencoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Tiuj ĉi diferencoj estas des pli grandaj en tiu Ĉinio kiu daŭre estas nomata komunisma ol estas en la okcidentaj kapitalismaj landoj. Tiel estas ke, nuntempe en Ĉinio ekzistas pli lo 10 milionoj da sklavoj, tio estas, homoj kiuj ricevas manĝon pro sia laboro sed ne salajron. Sed eĉ pli malbona estas la situacio de 40 milionoj da senlaboruloj kiuj vagas tra la stratoj de la grandaj urboj, ĉe la nordoriento de la lando, serĉantaj ion ajn por supervivi. Fakte ili havos vere malmultan ŝancon ĉar oni antaŭvidas ke la nombro de senlaboruloj triobliĝos antaŭ 2007».

Juli Gutiérrez daŭrigas kaj memorigas nin:

«Por eviti socian eksplodon kun nekontroleblaj sekvoj, same kiel jam faris la ceteraj imperioj, Ĉinio serĉos ekstere tion kion ĝi ne sukcesas trovi hejme. Tion anoncis Deulofeu; la interna realo de la lando pravigas lin. La katastrofo tujas»26.

La kazo de Usono.

Alexandre Deulofeu asertas ke Usono estas imperiismo en sia federacia fazo, kie la socio dividiĝas inter kapitalistoj kaj proletoj, laŭ la esprimmaniero de Deulofeu.

Tiel, Deulofeu skribas:

«(…) En la nuna momento Usono atingis la kulminon de sia splendo kaj gloro, kiu karakterizas la finon de la unua agresema procezo. En tiaj momentoj la imperioj aspektas nevenkeblaj, kaj vere tiel estus se ili ne havus en sia propra interno la ĝermon de la ruiniĝo kaj la katastrofo. Kio okazis al la amerika imperio? Simple tio kio jam okazis al aliaj imperioj en la sama periodo. La simptomoj estas tre videblaj: unuflanke la akumulado de riĉeco far unu klaso; aliflanke la malkontentiĝo de la laborista klaso. Tiuj ĉi estas la cirkonstancoj kiuj ĉiam kondukis la imperiojn al la violenta klasbatalo kaj determinis la disfalon de ĉiuj en la manojn de iu diktatoro kaj la eniron en la unuigintan fazon. Hodiaŭ jam iĝis tre videblaj la vojoj kiuj kondukas la grandan amerikan imperion tra tiuj danĝeroj. La nekalkuleblaj strikoj evidentigas la distanciĝon inter kapitalo kaj laboro en Usono. La malamo inter kapitalistoj kaj laboristoj iom post iom akriĝos ĝis la alveno de la batalo per armiloj. Profitante de ekstera milito, la amerika proletaro ekstaros kontraŭ la reganta klaso, same kiel faris la germana proletaro dum la milito en 1914-1918. Tiam, la potenca lando amerika spertos senfinajn malfeliĉojn. Oni vidos la hororojn de la franca revolucio multobligitaj proporcie al la nombroza amerika popolo. Alvenos granda deprimo kaj invado elekstera. Venos plurjara detruado, elĉerpiĝo kaj kvereloj inter kontraŭstaraj frakcioj. Tiu situacio finiĝos per la enkonduko de absolutisma povo kaj apero de novaj revoj pri konkerado kaj universala hegemonio. Sekve, tio kunportos novan tragedion al la homaro»27.

Ĉi tie li priskribas deprimon kiu povas konduki Usonon al triobla interna milito: pro kunfrontiĝo de sociaj klasoj, pro kunfrontiĝo de etnoj kaj pro kunfrontiĝo de partiestroj. La afero egalas al la Sukcedo-Milito de la hispana imperiismo aŭ al la Franca Revolucio de la franca imperiismo. El tiu generala kunfrontiĝo, iu frakcio supervenkos, establos novan ŝtaton sur bazo unuiga kaj komencos absolutisman kaj agresan ekspansion, –same kiel faris la franca Napoleono aŭ la germana Hitlero–, kiu povus ĉesi en la kazo de iu milita malvenko, dekonvinkante la imperiismon pri la konkerado de la tuta mondo kaj tiel eniri en pleneco-fazo de la menciita imperiismo, kun patrecaj trajtoj, kontentigante sin per la konservo de la akiraĵoj.

La kazo de la hispana imperiismo.

En la jaro 2029, la hispana imperiismo atingos la 550-jariĝon de sia ekzistado28. Oni notu ke, 550 jaroj estas la meza vivotempo de ĉiu imperiismo, laŭ Deulofeu, tamen la situacio de tiu ĉi teritorio ene de la civilizociklo ankoraŭ troviĝas en la fazo de la granda unuigo, ĝuste en la momento de maksimuma senpersonigo de la homa estaĵo29. Tio aŭguras mankon da interkompreno inter la diversaj nacioj de Hispanio, kiuj ellasos sian dependecon de la imperiismo al kiu ili estas kroĉitaj, aliĝante sin al la Eŭropo protektita de Germanio.

Se oni klopodas sin prepari, estas evidente ke, per bonvolo el ĉiu flanko eblas apliki diversajn rimedojn al la menciitaj konfliktoj antaŭvidataj de Deulofeu en sia teorio, tiel ke la sekvoj estu minimume damaĝaj. En tiu ĉi teksto ni klarigos kiel solvi la problemojn profitante el la informoj de Alexandre Deulofeu kaj aplikante la politikan, ekonomian kaj socian modelon de Agustí Chalaux de Subirà.

Agustí Chalaux kaj Horace Finaly.

Agustí Chalaux de Subirà (1911-2006) estis moviĝema adoleskanto kiu, estante 14-jara, ĉeestis prelegon sub la titolo El rol dels banquers a la societat (La rolo de la bankistoj en la socio). La preleganto estis Horace Finaly, prezidanto de la Nacia Banko de Parizo kaj de Nederlando (Paribas).

Agusti Chalaux (1911-2006).
Agustí Chalaux (1911-2006).

Ĉe la parolado Agustí Chalaux petis sian parolturnon kaj, ĉe la fino, Finaly persone komplezis Agustí-n.

Dum dekkvar jaroj, ambaŭ kutime renkontiĝis en la loĝejo de la bankisto kaj tiu klarigis la faktojn, sciojn kaj informojn de la apenaŭ konata interna mondo el sia metio.

Tri jarojn post la unua renkonto, dum unu el la kutimaj intervjuoj, okazis io gravega, rakontita mem de Agustí:

«La rendevuo estis je la oka kaj duono vespere, ĉe la oficejo de Finaly. Kiam mi alvenis, diligenta servisto informis min ke S-ro Finaly tre bedaŭris malfrui en la renkontiĝo pro grava kunsido. Li petis ke mi atendu ĉe la biblioteko.

En la unua momento mi distriĝis per konsulto de kelkaj libroj. Poste mi sidis ĉe la oficeja tablo kaj mi rimarkis ke kelkaj tirkestoj estis malfermitaj. Malgraŭ mia ordinara respektemo, mi komencis trarigardi ilian enhavon. Ĉio estis en bona ordo, ordigita per dosierujoj kun apartaj titoloj. Kelkaj pli interesaj ol aliaj. Mia adoleska ruzo permesis al mi lerte konservi la ordon de la dosieroj. Ĉe la plej suba tirkesto, funde, mi trovis konfidencan dosierujon. Mi legis ĝin sed mi malmulte elkomprenis. Tio estis tre nova por mi. Temis pri la informo de iu grava kunsido okazinta en Parizo en 1919. Mi memoras la partoprenintojn: J. P. Morgan, sir Henry Deterding kaj Finaly, tiu lasta kiel gastiganto. Nur ili partoprenis la kunsidon, tamen ili venigis, de tempo al tempo, diversajn specialistojn kies nomojn mi ne memoras. Al ili oni petis klarigojn. Sed tio kio min plej interesis estis la fina resumo.

La resumo konsistis el du punktoj:

Unue. Laŭ la specialistoj, sed ankaŭ laŭ la ĝenerala opinio de la grandaj ekonomiistoj antaŭ kaj dum la milito de la jaro 1914, la or-rezervoj nur povus kovri la militajn elspezojn dum tri monatoj. Por superi tiun malfacilaĵon, la internaciaj bankistoj sugestis al la registaroj la forlason de la or-konverteblon de la koncernaj monpaperoj, almenaŭ interne de ĉiu ŝtato.

Due. Se la monpapero, sen rilato al oro, kiu estis proponita kaj realigita dum la milito, estus nun ĉe la fino, raciigita, tio, laŭ la specialistoj, permesus al la internaciaj bankistoj kaj al la reganta klaso, gajni pli da mono ol se la mono restus seninforma kaj anonima kiel ĝis nun.

Konkludo. La decido de la kunsidantoj estis pri la nekonveno raciigi la validajn atestajn monpaperojn ĉar, unue, oni jam disponis pri sufiĉa kvanto da mono kaj, due, la tiumomenta neracia monpapero permesis la (fi-)agadon de la monda plutokratio.

Dum mi plonĝadis en la pasia legado de tiu informo, mi ricevis fortan vangofrapon kiu ĵetis min teren. Dum ioma tempo mi ne sukcesis kompreni la okazaĵon. Poste, Finaly, ŝanĝinte sian sintenon, afable helpis min restariĝi kaj pardonpetis. Li riproĉis mian scivolemon post demonstri lian konfidon lasante min sola en la biblioteko kun malfermitaj tirkestoj. Li diris ke eĉ liaj servistoj neniam kuraĝus fari tion kion mi faris (Mi dubas pri tio, sed verŝajne li havis pli da spionoj ĉe la hejmoj de aliaj lo inverse).

Post tiu anekdoto ni vespermanĝis. Neniu sciiĝis pri la abruptaĵo de Finaly. Dum la kunmanĝado li demandis al mi kion mi estis kompreninta el la informo.

Mi respondis ke preskaŭ nenion.

La vorto kiu plej frapis min estis «plutokratio».

Iom post iom –li diris– mi klarigos al vi.

Tiun tagon li klarigis nenion. Poste li lasis sin fali en la tenton vaste rakonti al mi pri tiuj ebriigaj temoj. Li ĝuis malfermi sian kaŝitan menson al soifema adoleskanto kiu, post nebula intuicio, divenis la gravecon de tiuj konoj konscie kaŝitaj far tiu supera kasto kiun konsistigis la bankistoj. Finaly malfermis mian kapon per hakilo (…).

Ensorĉita de ĉiuj tiuj malkovroj, mi komencis studi ekonomikajn sciencojn en Parizo. Finaly kutimis moki pri la problemoj kiuj min kapturnigis dum la lernado ĉar li konsideris apenaŭ sciencaj la ekonomikajn konojn instruatajn en la universitato.

Sub konsilo de Finaly kaj plenumante deziron de mia patro, mi matrikuliĝis en la Lernejo pri Kemio de Mulhouse. En tiu lernejo oni detruis mian tutan retorikon kaj mian idealisman pensmanieron. Oni diris al mi: la fenomenojn oni studas per preciza metodo, sendepende de viaj etikaj kredoj, de la transcendaj idealoj, de la ideologioj kaj de la pasioj propraj al vi. Fenomeno estas fenomeno, objektiva afero kiun oni povas pristudi kaj dokumentigi. Kiam vi koncentriĝas en la studado de iu fenomeno, vi nenion alian devas fari. La logiko utilas al studado de fenomenoj kaj al nenio alia. La logiko estas koncentro-kampo el kiu vi povas eniri kaj eliri laŭplaĉe (ne kiel okazas en religio). Kiam vi eliras el la logiko vi rajtas fari kion ajn, ĝi taŭgas por nenio en la ordinara vivo. Tiu baza instruo multe helpadis min.

La malkovro de tiu scienca metodo, rigora kaj preciza, aplikita al fizikaj kaj kemiaj fenomenoj, permesis al mi komenci fokusi la studojn sociajn kaj ekonomikajn kun simila rigoro kaj precizo»30.

Agustí Chalaux kaj Lluís Maria Xirinacs.

Agustí Chalaux travivis siajn politikajn spertojn unue en la mondo de la maldekstra katalunismo kaj poste ene de la liberecana movado, kie li konstatis, el la revoluciaj eventoj de 1936 en Katalunio, la senutilon de idealoj se ili ne venas kun akompano de precizaj kaj rigoraj rimedoj.

Antaŭ la soveta okupado sur Hungario en 1956, Agustí sin konvinkis pri la senutilo de la revolucia perforto, pro tio ke la perfortpovo de la Ŝtato staras preskaŭ nedetruebla ĉar ĝi posedas ĉiujn rimedojn por pluteni sin.

En la jaroj 1979 kaj 1980 li kontaktis kun la ekssenatano Lluís Maria Xirinacs, al kiu li konvinkis pristudi novan politikan, ekonomian kaj socian modelon alternativan al kapitalismo kaj al komunismo. Xirinacs forlasis sian politikan aktivecon kaj, kune kun antikvaj simpatiantoj kaj aliaj personoj, kreis, kunlabore kun Agustí Chalaux, la Centre d’Estudis Joan Bardina-n (Studcentro Joan Bardina), nomo prenita el la noviga pedagogo Joan Bardina i Castarà.

Lluis Maria Xirinacs (1932-2007).
Lluís Maria Xirinacs (1932-2007).

Historiaj precedencoj de la modelo de Agustí Chalaux.

La modelo ellaborita de Agustí Chalaux, Lluís Maria Xirinacs kaj ilia teamo, celas teni la individuajn liberecojn kaj samtempe certigi minimuman materian vivtenon al ĉiuj homoj, proponante travideblan ekonomian sistemon kiu tre malfaciligu la korupton, per la uzo de telematikaj rimedoj, kontrolante ke tiu uzo ne degeneru al absolutisma tiranado.

La komenca ideo bazas sin en la konstato ke, en la epoko de la ŝtato-urboj de la antikvaj sumeroj, ekzistis merkato bazita sur la temploj kiuj rolis kiel bankoj, regataj de bankisto-sacerdotoj. La urbanoj portis siajn produktojn al la banko-temploj por ilin ŝanĝi kontraŭ monunuoj registritaj per diversaj proceduroj, inter kiuj gravurado sur argiltabuletoj. En tiuj tabuletoj, antaŭaĵo de la skribado, troviĝis la nomoj de vendantoj kaj aĉetantoj, la varoj kaj la uzitaj monunuoj.

Tabuleto de la 3a jarmilo a.C. el siria vilago.
Tabuleto de la 3a jarmilo a.C. el siria vilaĝo.

Laŭ la platona voĉtradicio de la grandaj bankistoj, kiun Agustí Chalaux lernis el sia mentoro Finaly, tiu sistemo karakterizis oran eraon, en kiu la monero ne estis ora nek arĝenta kaj en kie regis paco kaj respondeco.

La aloja tekniko kaj la posta invento de la metala monero, tute anonima, kiu permesas la fiuzadon, spekuladon kaj korupton, permesis al la reĝo Sargó I de Akkado, elimini la antaŭan sistemon bazitan sur la argiltabuletoj kaj li komencis kuradon de sinsekvaj imperiismoj kiu daŭris ĝis la nuntempo.Estis do, tiam, kiam komenciĝis imperiismoj kaj ekonomiaj koruptiĝoj.

La politika, socia kaj ekonomia modelo de Agustí Chalaux.

La ideo estas denove efektivigi travideblan informsistemon ĉe la merkato, samkiel tiu de la antikvaj sumeroj, flankenlasante la nunajn anonimajn monerojn kaj biletojn, profitante el la teknikaj rimedoj de la moderna telematiko.

En tiu ĉi sistemo, ĉiu merkata transakcio efektiviĝas pere de kontrakto nomita ĉek-fakturo, en kiu oni registras informojn pri la vendanto, la aĉetanto, varoj kaj uzitaj monunuoj. Tiu ĉi ĉek-fakturo postlasas juran pruvon pri la interŝanĝo31.

Cek-fakturo.
Ĉek-fakturo.

Oni registras ĉi tiujn transakciojn pere de telematika reto kies titularo estas la komunumo kaj pri ĝia kontrolo okupiĝas justicinstitucio tute sendependa de la politikaj, ekzekutivaj kaj leĝodonaj institucioj32.

Por garantii la sendependecon de la Justico, tiu ĉi ricevas kaj administras fiksan procenton de la ordinaraj kaj eksterordinaraj ŝtatbuĝetoj. En tiu telematika sistemo, la statistikaj datumoj de la tuta merkato restas je dispono de ĉiuj ĝiaj agantoj33, sed la privataj datumoj disponeblas nur por la koncerna persono kaj por la Justico en la kazo ke oni komencu proceson kiu impliku lin34.

Kun la celo garantii la vivtenon de ĉiuj individuoj de la merkato, oni proponas la kreadon de sistemo pri aŭtomataj enspezoj35. Tio signifas bazan enspezon aŭ socian salajron donotan al ĉiu individua persono ne havanta iun ajn enspezfonton, klopodante elimini tiel la materialan mizeron.

Por sekurigi tiun enspezsistemon, oni priskribas laborhipotezon kiun oni nomas la merkata komuna bono. Laŭ ĝi, se oni aplikas tiun pli sciencan ekonomian sistemon, oni povas konfirmi aŭ malkonfirmi la ekziston de komunuma riĉeco devenanta de la inventoj kies patentorajtoj jam ne plu estas efektivaj. Tio originus plusprodukton kiu permesus inventi la bezonatan monon por la akiro de la plusproduktaĵoj, sen kreado de inflacio36.

Se oni konfirmus tiun hipotezon, Agustí Chalaux asertas ke la kulmino de sia modelo evidentiĝus la tagon en kiu la komunumaj enspezoj superus tiujn de la privata merkato. En tiu momento realiĝus tio kion li nomas liberecana komunismo.

Pro ekonomia prudento, oni plutenas minimumajn impostojn, atendante la konfirmon aŭ malkonfirmon de tiu hipotezo, ŝargeblajn sur ĉiu ĉek-fakturo37. Krom alia imposto sur la privata posedo de la tereno38.

Sen plena resumo, en la cetero de la modelo de Agustí Chalaux kaj lia teamo, estas serio da reguloj kiuj celas eviti la povkoncentriĝon, kiel ekzemple strikta separiĝo inter ekzekutiva kaj leĝodona povoj de la ŝtato39. Oni ankaŭ fiksas la inkludon de ĉiu individua persono ene de unu sola el la jenaj elekteblaj satutoj: merkata, liberal-komunuma aŭ metio-miksa40, en kiuj la membroj de la liberal-komunuma statuto (kiel instruistoj, advokatoj, kaj terapiistoj) povas proponi senpagajn servojn, rekompencitaj per enspezoj originantaj en la komunumo41.

Kiam Alexandre Deulofeu avertas nin pri la gravaj danĝeroj kiujn alfrontas la homaro kaj la tuta planedo, danĝeroj kiuj povus kunporti rimarkindan retroiron de nia teknologia evoluo, tiuj eventoj povus frustrigi la deziron de Agustí Chalaux pri tio, ke telematiko taŭgu kiel instrumento por organizi iun ekonomion bazitan sur travideblo, malhelpanta la koruptiĝon, la fiagadon kaj la misuzon de la povo.

La modelo de Agustí Chalaux aplikita al Ĉinio.

Agustí Chalaux diris moke: «Min ne ĝenas la riĉuloj, min ĝenas la malriĉuloj. Kaj pri malriĉuloj estas du solvoj: aŭ ni mortigu ilin aŭ ni donu monon al ili, tiel ke ili ne plu estu malriĉuloj kaj aĉetu en la vendejoj de la riĉuloj».

Antaŭ la krizo kiun povas suferi Ĉinio sekve de ĝia nekapablo provizi per bazaj necesaĵoj la plejmulton el sia loĝantaro, ekzemplodona solvo estas la helpo de la popoloj kiuj plusproduktas nutraĵojn akcepteblajn far la ĉinoj kaj aliajn bazajn varojn cele al la almozuloj el diversaj ĉinaj popoloj.

Tiu ĉi solvo starigas unuan problemon. Tiu lavango el plusporduktoj destinita al senlaboruloj kaj almozuloj de Ĉinio povas esti interrompita kaj ne atingi sian celon, kiel jam okazis ĉe multaj sendoj organizitaj de ŝtatoj de la tiel nomata Unua Mondo por la ŝtatoj de la nomata Tria Mondo, pro la perversa fiagado de kelkaj perantoj, spekulistoj kaj koruptaj funkciuloj.

Aplikante telematikan monsistemon kies uzo estus deviga kaj senpaga, inkluzive en Ĉinio –pro la progresinta teknologia nivelo de ĝia socio–, oni povas tuj scii kiuj estas la homoj sen enspezoj. Tiam oni povas inventi la bezonatan monon tiel ke, distribuata sub formo de baza enspezo, tiuj personoj mem povu aĉeti la plusvarojn, kio generos profiton al la finaj vendistoj, la perantoj kaj mem al la produktantoj de plusvaroj.

Per tiutipa enspezo-sistemo oni povas alfronti tiun anoncitan krizon de rimedoj ĝis kiam la ĉinoj mem povos elturniĝi per siaj propraj produkto-fontoj.

La modelo de Agustí Chalaux aplikita al Usono.

Fronte al la antaŭvidebla krizo kiun li anoncis, Alexandre Deulofeu asertis la nepron ke Usono transiru de la federacia fazo al la unuiga, kun kiel eble malpli da konfliktoj.

Inter unu fazo kaj alia povas okazi iu interna milito, jam antaŭe menciita, kaj tion oni devas eviti. Ja Alexandre Deulofeu asertis ke la homan estaĵon karakterizas la modifo de la naturaj leĝoj por sia profito kaj, tial, ĝi povas ankaŭ modifi la deulofeuajn leĝojn mem, post ilia diskonigo inter la homoj:

«Tamen, se ni komparas la homan procezon kun tiu de la neraciaj bestoj, ni konstatos fundamentan diferencon kiu konsistas el la fakto ke tiuj lastaj ne kapablas eliri el sia determinismo, dum la homo konstante rompas ĝin. De nekalkulebla tempo, katoj kaj hundoj sin defendas jen per ungoj jen per dentoj dum la homo tre ofte modifas siajn defendosistemojn. Analogie, disde sia origino, la bestoj tranlokiĝas sur la ungoj, dum la homo malkovris aliajn rimedojn por moviĝi de unu loko al alia. Ĉe plantoj okazas simila fenomeno. El kolektiva vidpunkto, ili plenumadas sian evoluan ciklon en la sama maniero jarcenton post jarcento, dum la sunsistemo ne ŝanĝiĝos. Sed la homo, kune kun la malkovro de la naturaj leĝoj, modifas sian vivmanieron kaj progresas. Sekve, kial la homo ne progresu el kolektiva vidpunkto tuj kiam ĝi malkovros la leĝojn kiuj regas la vivon de la kolektivoj?»42.

Deulofeu proponis, i.a., la cedon de la grandaj kapitaloj de Usono al ŝtato, la paŝon al unuiga strukturo kun forta registaro kaj la forlaso de ambicioj pri konkeroj por faciligi la transiron de unu sistemo al alia43.

La apliko de la modelo de Agustí Chalaux en teknologie progresinta socio kiel tiu de Usono, permesas organizi ekonomian sistemon multe pli sciencan kaj racian ol la nuna, sen la rimedo ŝtatigi la grandajn kapitalojn sed ja establante liberan kaj travideblan merkaton, en kiu ĉiu povas koni kun precizeco la statistikajn datumojn de la merkato, permesante ke la telematikaj monretoj kaj la kapablo inventi monon, tiu lasta ĝis nun regata de privata institucio kiel la Federacia Rezervo, havu, ekde tiu momento, publik-komunuman titularecon.

La senenspezaj sociaj sektoroj el la interno mem de Usono povos tiam profiti el la enspezoj kaj akiri la bazajn pluproduktojn, eliminante la materialan mizeron kaj forpelante la fantomon de iu interna milito.

La popoloj de la antikva hispana imperiismo.

Same Alexandre Deulofeu44 kiel Agustí Chalaux45 kaj la disĉiplo de tiu lasta, Lluís Maria Xirinacs46, opinias favore al la konfederacia strukturo kiel politika organizado por solvi la konfliktojn inter ĉiuj nacioj kaj popoloj de la Tero. Sciinte ke la hispana imperiismo, tiel kiel ni ĝin konas, povas daŭri entute kvin jarcentojn kaj duono, ni povas ŝpari al ni la konfliktojn proprajn al tiu tempolimo permesante ke la malsamaj iberiaj popoloj eniru, pace kaj kun propra voĉo, kiel plenrajtajn ŝtatojn en la eŭropajn instituciojn.

 

Tiel kiel diris Deulofeu en la 19a ĉapitro, lasta de lia unua libro Catalunya i l’Europa futura (Katalunio kaj la estonta Eŭropo): «en la estonta Eŭropo ekzistos vera Societo de Nacioj, kiu malebligos la internaciajn armitajn konfliktojn»47.

Alexandre Deulofeu jam informis nin, ke la natura evoluo de la popoloj estas la alternado de kreivaj fragmentitaj etapoj kaj etapoj tre unuigaj en kiuj mankas nova kreado sed en kiuj oni diskonigas la kreaĵojn de antaŭaj etapoj. La federacia strukturo permesas, dank’ al sia fleksebleco, la pacan kaj necesan transiron de unu etapo al alia en natura maniero kaj inverse, en ĉiu loko kie ekestas ŝanĝoj.

La kulmino de la planeda politika procezo fine efektiviĝos per la Monda Konfederacio, kie ĉiuj popoloj de la Tero plutenos sian liberecon sed samtempe kunfratos en komuna politika projekto, forpelante la militominacon el sur la planedo.

Estas sufiĉaj nutraĵoj por ĉiuj.

Ekde la tempo de la ekonomiisto Thomas Robert Malthus (1766-1834), unu el la ĉefaj priokupoj de la demografiistoj estas la nombra kreskado de la homaro kaj la ebleco ke la planedo ne povu provizi nutraĵon por ĉiuj mondloĝantoj.

En lia tempo, Malthús asertis ke la kresko de la nutroproduktado sekvis aritmetikan proporcion, dum la kresko de la mondloĝantaro sekvis geometrian proporcion. Laŭ tiu evoluo, la nombro de homaj estaĵoj sur la Tero povus iĝi troa rilate al ĝia kapablo produkti nutraĵojn.

En la jaro 1929, Warren Thomson48 kaj aliaj posteuloj detektis ke, en la plej progresintaj ŝtatoj ekestis demografia evolumodelo en kiu la landoj transiris de altaj naskiĝo- kaj morto-nombroj al situacio en kiu tiuj nombroj tre malaltiĝas, rezulte de la ekonomia disvolvo.

Tiu demografia evolumodelo, disvastiĝis al aliaj ŝtatoj, kun la aparta karakterizo ke, en tiuj lastaj, la etapoj akceliĝas kompare kun la unuaj kiuj eksperimentis la fenomenon. La prognozo estas, se ne okazos gravaj misokazaĵoj, ke la monda loĝantaro stabiliĝos ĉirkaŭ la jaro 2050.

Krom tio, la teamo de la agroekologia doktoro Peter Rosset demonstris ke la teritorio de ĉiu ŝtato sufiĉas por produkti la nutraĵojn necesajn por la koncerna loĝantaro, eĉ se temas pri la ŝtatoj plej dense loĝataj. Fakte ni produktas la duoblon ol ni bezonas. Tial li proponas bone distribui la produktojn, ne uzi teknologiojn kiuj damaĝas la medion, potencigi malgrandajn bienojn, ĉar ili estas envere la plej produktivaj, kaj respekti al ĉiu ŝtato ĝian suverenecon pri nutrado49.

En tiu bona distribuado de la nutraĵoj, la jam menciita rimedo proponita de Agustí Chalaux povas ekesti tre efika ilo.

La intensiva ekspluatado de maroj kaj oceanoj.

Krom la solvoproponoj de la menciitaj aŭtoroj, la bezono nutri la homaron povas esti pli certigita per la intensiva ekspluatado de niaj maroj kaj oceanoj.

En la paleolitiko la homa estaĵo vivtenis sin per sia ĉasa kaj fruktokolekta aktivado sur firma tero. La neolitika revolucio establis, paŝon post paŝo, ekspluatadon de la tero per agrokulturado kaj bestobredado.

Ankoraŭ nuntempe, la homoj aplikas ĉefe sistemon similan al la paleolitika por ekspluati niajn marojn, bazitan sur la fiŝkaptado kaj kolektado. Endas do, ĉesi la voradon de sovaĝaj marbestoj kaj vegetaĵoj kaj establi vastajn marzonojn kie kultivi vegetaĵojn kaj bredi marajn bestospeciojn, respektante aliajn zonojn por la disvolvo de naturaj ekosistemoj.

Per tiuj ĉi rimedoj ni povus solvi la provizon de nutraĵoj por la homaj estaĵoj sen foroferi la naturajn ekosistemojn, ĝis kiam ĉiuj popoloj el la mondo finplenumos sian modelon pri demografia transiro al stabilo de la monda loĝantaro.

Ne necesas do, kredi ke la konfliktoj, cetere antaŭviditaj de Alexandre Deulofeu, estos utilaj por provoki la malgrandiĝon de la monda loĝantaro kaj tiel permesi, je longa limdato, la daŭrigeblon.

Reciklado, renoveblaj energioj kaj respekto al ekosistemoj.

Multaj voĉoj avertas nin pri la bezono transformi la sistemojn de produktado kaj de konsumo de la homaj estaĵoj pro ekologiaj postuloj.

Kiel unua necesa postulo troviĝas la reciklado de la materio. Se la homoj priatentus ĉiujn ciklojn de la materio dum la produktado kaj konsumado, se oni produktus nur recikleblajn produktojn kaj oni reciklus la restaĵojn, tiam, el materia vidpunkto la planedo neniam elĉerpiĝus.

Dua necesa postulo estas la ekskluziva uzado de renoveblaj energioj. Se la homoj uzus nur renoveblajn energiojn, forlasante la uzon de la tiel nomataj fosiliaj kaj la atomenergion kaj ni establus la uzon de la energioj nomataj liberaj, post demonstro de ilia efikeco, tiam el energia vidpunkto, ni ĝuus senliman abundecon50.

Tria postulo estas la respekto al la naturaj ekosistemoj. Same sur la tero kiel ĉe riveroj, maroj kaj oceanoj, la homaj estaĵoj devas respekti la naturajn ekosistemojn kiuj siaflanke permesas al ni nian propran vivtenon.

Pli scienca kaj respondeca ekonomia sistemo, kiel tiu proponita de Agustí Chalaux, povas multe faciligi la progresivan aplikon de la jam menciitaj ekologiaj postuloj. Sed Agustí Chalaux avertas nin:

«Tamen, por ke la rilato inter la homo kaj la naturo ŝanĝu sian nunan sintenon, transirante el la nuna posedema kaj detrua karaktero al sinteno admira kaj respektema, estas necesa drasta psikologia ŝanĝo, kio postulas tempon kaj kio ne povas esti improvizita per iu ajn leĝo. Ĝuste en tiu ĉi punkto la sociaj liberecanaj strukturoj povas helpi akceli la procezon. Socio klara kaj travidebla, monsisteme respondeca, kun multe da libera tempo, kun produktiva abundo kaj kun granda komunuma solidareco al la malfortuloj, estas socio kiu ne malhelpas la ideojn, la sociajn eksperimentojn, ne kondiĉigas la pensmanierojn sed permesas ilian liberecon kaj helpas la iniciatojn, sekve, ĝi antaŭenpuŝas la mutadon kaj la socian transformiĝon»51.

Samtempe, la apliko de tiuj teknikaj rimedoj ĵus menciitaj, faciligus la kulminon de la ekonomia modelo de Chalaux pri la nomita liberecana komunismo.

Konkludo.

Alexandre Deulofeu, per sia teorio, avertas nin pri kelkaj danĝeroj kaj, per sia aktiva porpaca laboro, proponas al ni sekvindan ekzemplon. Agustí Chalaux kaj lia teamo, samtempe, donas al ni konkretan instrumenton pere de lia modelo.

Per tiu instrumento kaj la eksplikitaj rimedoj, ni povas sukcese superi la defiojn, demonstrante, per la reorientigo de la homaj streboj, ĝis nun egoismaj kaj al tuja profito, ke ni meritas daŭre ekzisti. Dank’ al tio, ni povos situi nian planedon kaj la homaron sur la vojo al pli alta kolektiva evoluo.

Brauli Tamarit Tamarit.

Barcelono, lundo 8a de marto de 2010.

Ni dankas ĉi tie la taskon de la homoj kiuj kontribuis per amendoj kaj korektoj al tiu ĉi dokumento.

PDF logo.

 

Vidi la saman artikolon en esperanto en originala formato «pdf»

Notoj:

1En tiu ĉi teksto ni utiligos, anstataŭ la vorton imperio, uzata de Deulofeu, la terminon imperiismo, kiu estas la esprimo uzata de Agustí Chalaux. Tiu lasta defendas lingvaĵon kiel eble plej unusencan por la studo kaj apliko de la sociaj sciencoj. Ni lasos senŝanĝaj la tekstajn citojn. Laŭ Chalaux, la imperioj estas libere konstruitaj far la nacioj kiuj ĉirkaŭkolektiĝas serĉantaj protekton, dum la imperiismojn konsistigas nacioj trude submetitaj al la plej forta. Laŭ Chalaux, la plej multo el tio kion ni historie nomas imperioj estas, fakte, imperiismoj.

2Alexandre Deulofeu, Memòries de la revolució, de la guerra i l’exili (Memoroj pri la revolucio, la milito kaj la ekzilo), volumo 1, paĝo 14.

3Same, paĝo 15.

4Same, paĝo 16.

5Same, paĝo 22.

6Same, paĝo 23.

7Same, paĝo 25.

8Same, paĝo 30.

9Same, paĝo 35.

10Same, paĝoj 43-44.

11Same, paĝo 110.

12Same, paĝo 116.

13Same, paĝo 126.

14Alexandre Deulofeu, Naixement, grandesa i mort de les civilitzacions (Naskiĝo, grandeco kaj morto de la civilizacioj), paĝo 61, kataluna eldono de 1970.

15Same, paĝo 81.

16Same, paĝo 90.

17Same, paĝo 61.

18Kiun ni povas nomi imperio se ĝi konstruiĝis libere.

19Same, paĝo 121.

20Alexandre Deulofeu, La Matemàtica de la Història (La Matematiko de la Historio), libro verkita en 1948, publikigita en 1951 kaj bazita sur alia pli ampleksa verko finita en 1945.

21Paĝo 196.

22Víctor José Fernández Bolívar, Los principios Matemáticos-Históricos y la Evolución de la Libertad (La principoj Matematikaj-Historiaj kaj la Evoluo de la Libereco).

23Nacimiento, grandeza y muerte de las civilizaciones (Naskiĝo, grandeco kaj morto de la civilizacioj), paĝo 204, jaro 1956.

24Alexandre Deulofeu. Les cultures irano-sumèria-caldea, hitita i egípcia (La kulturoj irana-sumera-kaldea, hitita kaj egipta).

25Libroj de la indeksoj / Neopàtria, 2004.

26Juli Guriérrez Deulofeu, Alexandre Deulofeu. La Matemàtica de la Història (Alexandre Deulofeu. La Matematiko de la Historio), paĝo 137.

27Alexandre Deulofeu, La Matemàtica de la Història (La Matematiko de la Historio), unua eldono en la jaro 1951, dua eldono en la jaro 1967, paĝoj 203 kaj 204.

28En la jaro 1479 la Katolikaj Reĝoj estis samtempe reĝoj de siaj koncernaj reĝlandoj.

29Alexandre Deulofeu. Naixement, grandesa i mort de les civilitzacions (Naskiĝo, grandeco kaj morto de la civilizacioj), paĝo 127.

30Agustí Chalaux, Notes autobiogràfiques (Aŭtobiografiaj notoj).

31Magdalena Grau Figueras, Agustí Chalaux de Subirà, Assaig sobre moneda, mercat i societat (Eseo pri monero, merkato kaj socio), eldono de la jaro 2000, ĉapitro 4, apartaĵo 1, paĝo 69.

32Same, ĉapitro 6, paĝoj 89-90.

33Same, ĉapitro 13, apartaĵo 2, paĝo 139.

34Same, ĉapitro 6, paĝo 90.

35Same, ĉapitro 14, apartaĵo 4, paĝo 151.

36Same, ĉapitro 22, paĝoj 226-227.

37Same, ĉapitro 7, paĝo 93.

38Same, ĉapitro 14, apartaĵo 5, paĝo 155.

39Same, ĉapitro 11, paĝo 124.

40Same, ĉapitro 10, paĝoj 117-118.

41Same, ĉapitro 16, apartaĵo 3, paĝo 182.

42Alexandre Deulofeu. La Matemàtica de la Història (La Matematiko de la Historio), paĝo 213, unua eldono en la jaro 1951, dua en la jaro 1967.

43Same, paĝo 34.

44Libro Catalunya i l’Europa futura (Katalunio kaj la futura Eŭropo).

45Libro Assaig sobre moneda, mercat i societat (Eseo pri monero, merkato kaj socio).

46Lluis Maria Xirinacs. Konstitucio, amendo-pako.Dum la periodo de la senato de la jaroj 1977-1979 en la hispana ŝtato, la teamo de la sendependa senatano por Barcelono, Lluís Maria Xirinacs, ankaŭ kolektante popolajn dezirojn, proponis la starigon de konfederacio por Hispanio. Tiu teksto estis publikigita katalune kaj hispane, respektive en la libroj Constitució, paquet d’esmenes kaj Constitución, paquete de enmiendas (Konstitucio, amendo-pako). En tiuj ĉi libroj li montras sian projekton de konstitucio en komparo kun la teksto ellaborita far la Deputitara Kongreso, kiu ne estis ekzakte la teksto poste balotita en referendumo. Malsukcesinta en sia strebo, Xirinacs defendis la sendependecon de la katalunaj landoj disde Hispanio, Francio kaj Italio, sed daŭre defendis ankaŭ la konfederacian modelon aplikotan sur ĉiuj politikaj niveloj, inkluzive de kontinentoj kiel Eŭropo, kaj la tuta mondo. Ĝuste tiam li depostulas asemblearbon konstruitan de malsupre supren, de la individuoj, tra la diversaj nacioj, kiel la katalunlandaro, ĝis la asembleoj eŭropa kaj monda.

47Paĝo 300.

48W. S. Thomson. Population (Loĝantaro). American Sociological Review 34 (6): 959-975.

49Peter Rosset, Doce mitos sobre el hambre (Dekdu mitoj pri la malsato), Icària, menciita en la artikolo de Ima Sanchís: Todo país puede alimentar su gente (Ĉiuj landoj povas nutri sian popolon). La Vanguardia, sabaton la 16an de aprilo 2005. La Contra. Paĝo 76.

50Ekzemple: informo de Greenpeace Renovables 2050 (Renoveblaj 2050), de la 23a de novembro de 2005, menciita en la gazetaraj artikoloj: Àngela Rodriguez. Catalunya té energia neta en abundància (Katalunio havas abundan puran energion). Metro Directe. Merkredo, 23a de novembro de 2005 kaj Renovarse o agotar la naturaleza (Renoviĝi aŭ elĉerpi la naturon). Metro Directe. Vendredo, 25a de novembro de 2005.

51Magdalena Grau Figueras, Agustí Chalaux de Subirà, Assaig sobre moneda, mercat i societat (Eseo pri monero, merkato kaj socio), eldono en la jaro 2000, ĉapitro 18, apartaĵo 3, paĝo 204.